En Japanio oni nun havas "oran semajnon" kun sinsekvaj ferioj.
Nia societo do okazigis specialan kunvenon.
Kutime ni legas libron aŭ parolas en kaj pri Esperanto, sed hodiaŭ ni ludis vortoludon nomatan "Vorto-Mozaiko".
Por la ludo ni uzis 100 kartojn. Sur ĉiu karto unu litero el la alfabeto estas presita. La ludantoj metas kartojn kaj faras vortojn horizontale kaj vertikale, kiel en vortokruca enigmo.
Ni povas lerni vortojn ludante.

連休なので、今日は特別例会を持ちました。
いつもはいっしょに本を読んだり、エスペラントで話をしたりするのですが、今日は Vorto-Mozaiko というゲームをしました。
このゲームでは、100枚のカードを使います。どのカードにもアルファベットの一文字ずつが印刷されていて、これを縦や横に並べ、クロスワードのように単語を作っていくゲームです。
遊びながら、単語を覚えることができます。