Kio estas VOCALOID (6) MEIKO

MEIKO estas la unua VOCALOID [voŭkalojd] japanlingva, kaj havas inan voĉon. Ŝia sistemo estas VOCALOID(1).


Ŝin kreis Crypton Future Media kaj YAMAHA. Voĉo estis prenita de kantistino-komponistino HAIGOU Meiko (拝郷メイコ). Tamen iliaj voĉoj malsamas. Kompreneble la nomo 'MEIKO' estas prenita de s-ino Haigou.
Retejo de Crypton


Laŭ aŭskultajtaj imagoj, ŝi estas la unua filino de Crypton-familio. Ŝi estas kuraĝa, fidinta maturino (Sed ofte stulta. Tio dependas de filmeto-farantoj), kaj ŝatas alkoholaĵon (ofte sakeon).


Aŭskultantoj ofte vokas ŝin 'MEIKO-nēsan' (メイコ姉さん)aŭ simple 'Nēsan'. 'Nēsan' (姉さん [neesan]) estas ĝenerala karesnomo de pliaĝa fratino. Ankaŭ aliaj plijunaj Vocaloid-gefratoj de Crypton vokas ŝin tiel aŭ simile. Krome, aŭskultantoj vokas ŝin karesnome 'Mēchan' (めーちゃん [meeĉan]).


Ŝi estis ekvendita de Crypton en la 5a de novembro, 2004. Favoruloj festas tiun tagon kiel naskiĝtago de MEIKO. Ĉirkaŭ tiu tago multaj videoj de MEIKO estas alŝutataj al Nico Nico Douga (ニコニコ動画), kaj multaj bildoj sur PIAPRO k.a.


Crypton-anoj diras, ke MEIKO vendiĝis pli ol 3,000 antaŭ Hatsune Miku. Tio estis tre sukcesa vendiĝo kiel muzika softvaro. Pri tio, ankaŭ vidu tiun ĉi artikolon.


En Nico Nico Douga kaj aliaj, antaŭ ol apero de HATSUNE Miku, jam estis filmetoj kaj sondatumoj (MP3 ktp) de MEIKO. Kelkaj filmetoj de MEIKO en NicoDou estis iom popularaj. Ekzemple, kiel la jena.


アンインストール (VOCALOID MEIKO ver.)[H.264]
Uninstall, fare de Bokanushi (ぼか主), 2008/07/09
originale verkita kaj komponita de ISHIKAWA Chiaki (石川智晶), aranĝita de NISHIDA Masara (西田マサラ)

Tiu cxi estas tema kanto de animacio 'Nia' (ぼくらの [bokurano], Apr.-Sep, 2007). Alŝutinta tago estas post ekvendiĝo de Miku, ĉar tiu ĉi filmeto estis distingita per administranto de Nico Nico Douga, kaj poste denove Bokanushi alŝutis.


La jena muziko estis unue alŝutita al muzika retejo 'muzie' en 11a de majo, 2005.
MEIKO】「Close My Eyes」 オリジナル曲【PV完成版】
Close My Eyes, shu-t, 2008/02/03


Laŭ Nico Nico Pedia, la jena filmeto estas en DVD farita en ĉ. 2005.
karimono -メロディック妹メタル〜妹ライン10/10〜-
2007/03/06

Verkita, komponita kaj ludita de karimono. Alŝutinto ne estas li mem. Lia agado malaperis antaŭ apero de NicoDou. Tiu ĉi filmeto estas la plej malnova rilatanta al VOCALOID en NicoDou.


Sed antaŭ Miku ŝi ankoraŭ ne havis specialan karakteron, sed estis nura sintezila softvaro.


Post apero de Miku, spektantoj imagis karakteron de Miku kiel mi verkis en tiu ĉi artikolo. Rezulte ankaŭ MEIKO atentigis onin. Oni pensis MEIKO estas pliaĝa (bo)fratino de Miku. Aldone, oni imagis, ke ŝi ŝatas alkoholaĵon. Tion kaŭzis la jenaj filmetoj.

初音ミクが来ないのでまだスネています
Ĉar Hatsune Miku ne venas, mi ankoraŭ estas paŭta
fare de OnecupP, 2007/09/05

初音ミクがやってこない愛のテーマ
La temo de amo, ankoraŭ ne venas Hatsune Miku
fare de OnecupP, 2007/09/10

Tiujn faris OnecupP (ワンカップP [ŭankappu pii]). Tiu rezervis Miku antaŭ ekvendiĝo, sed ne povis ricevi en ekvendiĝa tago pro tro multaj rezervoj. Pro tio, tiu faris kanton per MEIKO kaj kantigis "Mi trinkas sakeon en malespero". Tio ridigis aŭskultantojn kaj poste MEIKO mem kaptis karakteron de sake-preferanto.


En komenco de la 2008a jaro, estis surprizinda afero. Iu filmeto en NicoDou, en kiu KAITO kantas la kanton titolitan 'Ŝimauta' (島唄), kaptis la unuan situon de rango. Antaŭe KAITO tute ne estis populara. Iu imagis ŝokitan MEIKO.
【ひとり芝居と】 MEIKOの悲しいぼやき酒 【酒と歌】
La Malĝoja Murmur-sakeo de MEIKO, fare de NondakureP, 2008/01/27

MEIKO ĝemas sian nepopularecon.


Tamen jam estis eminentaj originalaj kantoj de MEIKO. Kelkaj el ili kaptis grandan popularecon, eĉ se ĝi ne fariĝis la 1a en rangoj. Ekzemple, la jenaj.
忘却心中(オリジナル曲)/Vocaloid-MEIKO
Kunsinmortigo per Forgeso, fare de OPA (muziko), Asaki No'9 (liriko), 2007/11/22


MEIKO】PASSIONAIRE(オリジナル曲)
PASSIONAIRE, fare de yanagi, 2008/01/08

esperantigita liriko


En NicoDou, en la 17a de septembro 2010, 8,206 filmetoj koncernataj al MEIKO ekzistas. Sed, pri aliaj... KAITO 17,673, Miku 77,151, Rin 19,211, Len 14,089, Luka 13,353. Fakte kompare iom malmultaj.


En kelkaj filmetoj MEIKO kondutas iom stulte. Tiam oni vokas (kun amo) ŝin 'DAMEIKO' (ダメイコ). 'Dame' (ダメ, 駄目) signifas 'ne', 'malbona' ktp. Jen ekzemplo.
【替え唄】MEIKOKAITOの「酔拳でしょでしょ?」【FULL版】
Ebrio-batalarto ĉu ne ĉu ne?, fare de inokix, 2008/05/01

MEIKO ege ebriiĝinte kantas kun KAITO. Tiu ĉi estas parodio de 'Adventuro ĉu ne ĉu ne?' verkita de HATA Aki (畑亜貴), komponita de TOMITA Akiko (冨田暁子), malfermkanto de animacio 'Melankolio de Suzumiya Haruhi' (涼宮ハルヒの憂鬱).


Vidante ŝian figuron oni konas, ke ŝi havas kompare grandajn mamojn. Oni ofte temas pri tio.
MEIKO】タユタユフィーバー【せい誕祭2008】
Tayu Tayu Fever, fare de anonimulo (NamonakiP), 2008/11/02

'Tayu Tayu' estas onomatopeo de balanciĝo de mamegoj.


Dume, alispeca karaktero aperis. Komenco estis la jena filmeto.
MEIKO咲音メイコ「デリケートに好きして」【カバー】
Amu delikate, fare de NanameueP (斜め上P, kanto), daigoman (bildo)

Tiu ĉi estas kovro. Originale verkita kaj komponita de FURUTA Yoshiaki (古田喜昭), aranĝita de ŌMURA Masaaki (大村雅朗). Ĝi estis tema kanto de animacio 'Sorĉa Anĝelo Creamy Mami' (魔法の天使クリィミーマミ, 1983-84).
NanameueP skribis, ke ĝi estas 16-jaraĝa MEIKO, kaj nomis ŝin SAKINE Meiko (咲音メイコ). En Miku Miku Dance (MMD) tiu figuro estis kreita plifrue ol la normala. Pro tio en MMD-filmeto oni ofte vidas tiun ĉarman MEIKO.


Favorularo de MEIKO estas nomita 'MEIKO-Gvardio' (MEIKO親衛隊 [meiko ŝin'eitai]), ofte estas vokata nur 'Gvardio' (親衛隊 [ŝin'eitai]). Fakte en Japanio estis 'Gvardioj' (親衛隊) por realaj junaj gekantistoj en 1970aj kaj 80aj jaroj. Ili estis organizitaj de favoruloj arbitre, kaj subtenis agadojn de gekantistoj. Ekzemple en koncertoj ili organize vokas nomon de kantisto ktp. Grandliteraj kaj ruĝaj komentoj sur filmetoj de MEIKO en Nico Nico Douga elvokas iliajn agadojn.


Kiel mi skribis en tiu ĉi artikolo, VOCALOID havas 2 versiojn, 1.0 kaj 1.1. 1.0 havas pli rektan, sed iom maŝineman voĉon. Voĉo de 1.1 fariĝas pli homema, havas pli da portamento. En jena filmeto vi povas aŭdi malsamecon inter ili.
MEIKOKAITO】いざたて戦人よ【1.0・1.1】
MEIKO, KAITO : Nu Starigxu Batalantoj : 1.0, 1.1
2009/08/07


Do, mi prezentu kelkajn precipe popularajn kantojn.


MEIKO初音ミクKAITO】それが僕らのジャスティス【FULLVer.オリジナル】
Ĝi estas nia Justice, fare de ShinP (シンP), 2008/02/22


【本気MEIKO】 Dearest (pf mix) 【カバー曲】
Dearest, fare de yuukis, 2008/05/07

Tiun ĉi komponis CREA (HAMASAKI Ayumi) kaj D・A・I, verkis HAMASAKI Ayumi. Per tiu ĉi filmeto, yuukis montris manipulmanieron de VOCALOID, kiun nomis yuukis 'Vocannaindesu' (ぼかんないんです><). Tiu ege homema kantado miris aŭskultantojn.


MEIKO悪食娘コンチータ鏡音リン・レン
Ĉiovoranto Conchita, fare de Aku-noP (悪ノP), 2009/03/04


MEIKO】黄泉桜【オリジナル】
Postmonda Sakuro, fare de ShigotoshiteP (仕事してP), 2009/03/07

esperantigita liriko


MEIKO生誕祭2009】Change me / shu-t【Project DIVA 2nd】
Change me, fare de shu-t (kanto), BrotherP (ブラザーP, PV), 2009/11/05

esperantigita liriko


【ロリMEIKO】 Nostalogic (single edit) 【実写PV】
Nostalogic, fare de yuukis, 2010/03/01

Pli mallonga versio estis alŝutita en februaro 2008 kaj kaptis popularecon.


Paro de MEIKO kaj KAITO estas vokata 'Pliaĝa Paro' (年長組 [nenĉoogumi]), ĉar ili havas saman sistemon, VOCALOID la unuan. Pri tio, ankaŭ vidu la artikolon de KAITO. Jen estas Demo-kanto farita kaj publikita de YAMAHA mem. En ĝi, ne nur MEIKO kaj KAITO, sed ankaŭ LEON kaj LOLA kantas kune.
Demo-kanto


VOCALOID遺産】あの素晴らしい愛をもう一度
2008/04/19

MEIKO kaj KAITO kantas. Tiu ĉi kanto estis originale verkita de KITAYAMA Osamu (北山修), komponita de KATŌ Kazuhiko (加藤和彦), publikigita en 1971. Tiu ĉi estis aranĝita de MATSUTAKE Hideki (松武秀樹) kaj registrita en KD 'HISTORY OF LOGIC SYSTEM' ekvendita en julio 2003, nome antaŭ ekvendiĝo de unuaj VOCALOID LOLA kaj LEON. Poste en sama jaro, alia KD havas kanton de LOLA kaj MEIKO. Eble ili estis samtempe kreitaj.


Inter kantoj de Pliaĝa Paro estas la iom popularaj. Ekzemple, jen.


KAITOMEIKO】野良犬疾走日和【オリジナル】
Vetero Taŭga por Sovaĝa Hundo Kuri, fare de Bosu-hashirazu-isoide-aruitekite-bokurawo-tasuketeP (ボス走らず急いで歩いてきて僕らを助けてP), 2008/08/19

esperantigita liriko


MEIKOKAITO】番凩【オリジナル】
Paro de Frosta Vento, fare de ShigotoshiteP (仕事してP), 2008/10/01

esperantigita liriko


MEIKOKAITO】Rinascita〜始まりの謳〜【オリジナル】
Rinascita〜La Kanto de Komenco〜, fare de ShigotoshiteP (仕事してP), 2009/08/17


KAITOMEIKOホール・ニュー・ワールド【アラジン】
A Whole New World, fare de KonkiP (根気P), 2010/02/14

Kovro. Verkita de Timothy Miles Bindon Rice, komponita de Alan Menken. Tiu ĉi aperis en animacio 'Aladdin'.


Pri aliaj VOCALOID