トエト Toeto

巡音ルカ】トエト【オリジナル曲】
Megurine Luka : Toeto : Originala Kanto
2009/02/17

Toraboruta (トラボルタ) faris per Luka. Tiu desegnis ankaux bildojn.
Tiu esprimis timemon en propraj koroj kiel homo.
Korvarmiga esprimo, lerteco de vortoludoj,
de kie Toraboruta trovis la vortojn? Mi konsternigxis.
Ankaux la knabino en cxi tiu video estas vokata 'Toeto' de spektantoj.
Tiu farigxis eta pupo, kaj vendigxos de Good Smail Company kiel 'Toeto Charm'.

~~~~~~~~~~~
teksto : Toraboruta (トラボルタ)


Mi amas vin. Tio estas mensogo.
Sed verdire nnnnn
Mi malsxatas vin. Tio estas mensogo.
Cxar verdire nnnnn


Mi ne povas diri veran koron, cxar mankas kuragxo
Cxiam ne vere, afektado
Dum mi ne rimarkas, estas en mi
Etto, Ettone, Tttoeto


Toeto, ne lerta diri gravan aferon
Toeto, neparolema kaj hontema
Tiu estas kasxinta sin.


Mi volas diri veran koron
Sed hezitinta Toeto haltigas tion
En grava momento, en decida momento
Etto etto, Ano etto, Anoettoeto


Toeto, kun rugxa vizagxo
Etto etc.


'Pardonon' larmante
'Mi malbonas' diras Toeto


Ne, vi ne malbonas. Ne ploru, Toeto
Mi kore sxatas vin tian


Mi volas diri veran koron
Sed hezitinta Toeto haltigas tion
En grava momento, en bona okazo
Etto etto, Ano etto, Anoettoeto


Kiam kore, elkore tiu volas diri,
Hezitema Toeto farigxas kuragxa
En grava momento, en decida momento
Etto etto, Ano etto, streba Toeto


En mi, streba Toeto


#########
(klarigo)
Etto etto, Ano etto...
Japanlingva interjekcio. Oni diras balbutante, timemante, konfuzigxinte, ne trovinte aux forgesinte vortojn.


___________
Aliaj muzikoj de Toraboruta (トラボルタ)
よつばのクローバー Kvarfolia Trifolio
ココロ KOKORO
頑張ろうよ Mi Kuragxu
少年銀河 Knabogalaksio