Kio estas VOCALOID (11) KAGAMINE LEN

Kio estas VOCALOID (12) KAGAMINE LEN

KAGAMINE Len (鏡音レン) estas unu el la 4aj japanlingvaj VOCALOID [voŭkalojd] kun KAGAMINE Rin (鏡音リン). Sistemo estas VOCALOID2.
Oficiala retejo de Rin & Len en la retejo de Crypton


Laŭ informoj donitaj de Crypton, li estas 14-jaraĝa virknabo, 156cm, 47kg. Same kiel Rin, voĉo estas prenita de voĉaktorino SHMODA Asami (下田麻美 [ŝimoda asami]), kiu povas paroli ankaŭ en virknaba voĉo. Figuro estas desegnita de KEI same kiel HATSUNE Miku (初音ミク). La desegnaĵo inkluzivas imaĝon de sintezilo 'EOS' de YAMAHA.


Datumo de Len estas en unu disko kun Rin. Pri tio, legu ankaŭ la artikolon pri Rin.


'Len' estas prenita de ĉina signo '連'. Tiu ĉi signifas 'unuj apud aliaj', 'sinsekvi' ktp.


Laŭ imagoj de favoruloj, Len kaj Rin estas plijunaj (bo)gefratoj de MEIKO, KAITO kaj Miku. Ofte oni pensas, ke Len kaj Rin estas dunaskitoj. Same kiel Rin, favoruloj festas la 27an tagon de decembro, ilia vendiĝtago, kiel ilian naskiĝtagon.


Prononci glate estas iom malfacile ankaŭ por Len same kiel Rin. Sed lia knaba voĉo estas pura kaj ununura. En alta parto, ofte ĝi sonoras forte pli ol la aliaj. Postulante specialan efikon, oni prefere uzas lian voĉon.
初音ミク J.S.バッハ カンタータ第80番(1) 鏡音レン入り(旧)
J.S.Bach Kantato la 80a (1)
fare de AriponP (ありぽんP), 2007/12/31
origine verkita de Martin Luther, komponita de Johann Sebastian Bach


Rin estis publikigita tuj post la ekvendiĝo de Miku. Sed ne pri Len. Laŭ Crypton, fakte de komenco estis plano de 2 voĉoj. Sed poste ĝi neniiĝis. Tamen eksploda vendiĝo de Miku ebligis registradon de 2 voĉojn. En la 3a de decembro 2007, subite publikiĝis, ke Rin kaj Len pare vendiĝos. Tio surprizis kaj ĝojigis favorulojn. Tuj post ekvendiĝo aperis filmetoj en Nico Nico Douga (ニコニコ動画). Precipe popularaj estas la jenaj.


鏡音レン鏡音レン鳥の詩を歌ってもらった【ショタロイド】
Birda Poemo, aranĝita kaj farita de JagarikoP (じゃがりこP [ĝagarikopii]), 2007/12/28
origine verkita de MAEDA Jun (麻枝准), komponita de ORITO Shinji (折戸伸治)

Originala kanto de tiu ĉi estis ege populara en Nico Nico Douga.


鏡音レン】雲の遺跡 ver.len(オリジナル曲)
Nuba Ruino, fare de yanagi, 2007/12/29

Koruse MEIKO kantas.


Interalie, imago de vojrulilo estis kun Len kaj Rin dum longe. Pri tio, ankaŭ en artikolo de Rin mi verkis.
鏡音リン】 俺のロードローラーだッ!PV 【鏡音レン
Mia Vojrulilo!, fare de OyatsuP (おやつP, kanto), merakia (PV)
2008/01/02

Rin kaj Len rajdas vojrulilon kaj minacas sian uzanton doni manĝaĵojn, kantigi afable.


Krome iuj pensas ke li ŝatas bananon. Oni diras, ke la koloro estas sama kun lia hararo kaj la formo similas al lia hararo. Sed kialo ne estas klara. De tempo al tempo oni vidas bananon kiel simbolon de Len.


Len estas ofte strange, mizere traktata. Ekzemple, ofte li estas traktata kiel knabino. Aŭ li estas atakata de invertitoj.
鏡音レンオリジナル曲 「鏡音レンの暴走(LONG VERSION)」
Bruta Kurego de Kagamine Len, fare de cosMo, 2008/09/29

esperantigita teksto
Ĝenerale, viraj VOCALOID ofte estas en kompatindaj statoj. Pri Len, aminde knabema Len estas vokata 'Shotalen' (ショタレン [ŝotalen]). La supra estas la plej konata ekzemplo. Kontaŭ tio, vigla, aŭ ŝika Len estas vokata 'Ikelen' (イケレン). Jen mi prezentas precipe popularajn kantojn. Vi trovos tiajn Len.


鏡音レン●亡國覚醒カタルシス
Naciperdo-Vekiĝo-Katarso, fare de ShotaeroidP (ショタエロイドP)

Kovro. Verkita de TAKARANO Arika (宝野アリカ), komponita de KATAKURA Mikiya (片倉三起也). Fina kanto de animacio '.hack//Roots' (2006).


鏡音レン】イケ恋歌 -Full ver.-【オリジナル曲】
Amo-kanto de Ikelen, fare de LeleleP (れれれP, muziko), Darari (ダラリ, liriko), Damako (ダマコ, bildo), 2008/03/31


鏡音レン悪ノ召使【中世物語風オリジナル】
Servisto de Malbono, fare de Aku-noP (悪ノP), 2008/04/29

Tiu ĉi estas paro kun 'Filino de Malbono' de Aku-noP, kantita de Rin.


鏡音レン / Fire◎Flower 】オリジナル曲
Fire◎Flower, fare de halyosy (kanto), Wakana (わかな, bildo), is (aranĝo), that (filmeto), 2008/08/02


鏡音レン】君を捜す空【オリジナル】
La Ĉielo je kiu Mi Serĉas Vin, fare de HitoshizukuP (ひとしずくP, kanto), Suzunosuke (鈴ノ助, bildoj), Kumagai (くまがい, ideo), 2009/02/25


鏡音レンオリジナル曲 「右肩の蝶」
Papilio sur Dekstra Ŝultro, fare de NoriP (のりP, kanto), Akiakane (秋赤音, bildo), 2009/05/03

Aranĝo de Rin-versio. En tiu ĉi artikolo vi povas aŭskulti Rin-version kaj legi esperantigitan lirikon.


鏡音レン】パラジクロロベンゼン【破壊系洗脳ソング】
Paradichlorobenzene, fare de OwataP (オワタP, kanto), Agata (縣, bildo), Mie-no-hito (三重の人, PV), 2009/09/19


Ankaŭ dueto kun Rin estas populara. Pri tio, vidu artikolon de Rin.


Pri aliaj VOCALOID