Kio estas VOCALOID (19) KAAI YUKI

KAAI Yuki (歌愛ユキ [kaai juki]) estas VOCALOID vendata de AH-Sofware. Voĉo estas knabina.
Oficiala retejo
Klakante la butonon '歌声を聴いてみる', vi povas aŭskulti demo-kantadon.


Yuki estis ekvendita en la 4a de decembro 2009, samtempe kun SF-A2 Produktkodo miki (開発コードmiki) kaj HIYAMA Kiyoteru (氷山キヨテル).

Laŭ la intervjuo de kreintoj en ASCII.jp, ties voĉo estis prenita de normala, nekantista knabino. Eble pro tio, la voĉo estas iom malhela, senforta kaj raŭka. Sed kelkaj uzantoj utiligas tian karakteron efike.


ボカロ小学生にとても暗いオリジナル曲を歌わせてみた Mi igis VOCALO-lernejanon tre malhelan originalan kanton
fare de AshitanoP (あしたのP), 2010/01/16

Senesperaj vortoj sinsekvas.


forbidden fruit
fare de tripshots, 2009/12/07

Ankaŭ tiu ĉi estas malhela, izolitema kanto.


Ankaŭ Yuki havas fikciulan figuron. Yuki ankaŭ nomiĝas 'VOCALO-lernejano de Elemena Lernejo' (ボカロ小学生 [bokaroŝoogak(u)sei]). La figuro portas sur sia dorso kofreton 'ランドセル' [randoseru]. Tiun ĉi ĝenerale lernejanoj de elementa lernejo en Japanio portas. Ŝi havas sintezilan blovmuzikilon de YAMAHA, WX5.


Laŭ la oficiala retejo, fikciulo Kaai Yuki estas 9-jaraĝa, altas 10 grandajn pomojn, pezas 86 grandajn pomojn. Ŝia hobio estas kanto. La instruisto de ŝia klaso estas HIYAMA Kiyoteru (氷山キヨテル).