2006-02-11
■[Kontribuo] Kiel informi Dormantojn?
Notu ke tiu ĉi artikolo estis kontriuita al la JJJ-INFOrmilo eldonita en Feb.11
Kiel informi Dormantojn?
Lastajare JEI donis al mi la dankleteron pro mia 30jara membreco, nome mi daŭras diligente pagi membrokotizon de JEI dum 30 jaroj. Iasence tia longdaŭra pagado povas esti tre rara, ĉar homa vivo spertas diversajn: dungiĝo, edziĝo, kreskigo de infanoj, labor-ŝanĝiĝo, malsaniĝo, eksiĝo ktp. Plejparte da homoj povas uzi malmultan tempon por Esperanto en sia vivo kaj ili pagas membrokotizojn por nia movado fojfoje sed ne ĉiujare, kvankam ili pasive subtenas kaj amas nian lingvon.
Nia Rondo Harmonia havas multajn kamaradojn, kiuj tre aktive agadis por nia lingvo en siaj studentaj jaroj kaj tamen ne laboras nun bedaŭrinde. RH havis ĉ. 140 individuajn membrojn antau 20 jaroj kaj ili malmultiĝas je duono nun. Individua membro de RH devas daŭre pagi membrokotizon (3600 enoj) ĉiujare kaj povas ricevi nian organon "La Harmonio". Sed, se li/ŝi ne forgesas pagi kotizon unufoje kaj ŝanĝas sian adreson, tiu tuj fariĝas "Forgesita membro", alinome "Dormanto".
Por informi Dormantojn, ni faras du rimedojn ekde 2003. La unua estas eldoni ret-magazinojn. Ni povas dissendi ilin al retadreso-havantaj dormantoj pere de Interreto. Tio estas relative malmultekosta dank'al Interreto. La dua estas dissendi presitan informilon poŝte al dormantoj, kiuj ne havas ret-adreson. Ĝi estas eldonata nur unu fojon jare, ĉar tio estas multekosta. Ili ambaŭ estas kompreneble senpage sendataj. Ni ne petas Dormantojn pagi membrokotizon. Estas grave demandi Dormantojn ĉu ili volas daŭre ricevi informon pri Esperanto aŭ ne. Ni ne povas informi tiujn, kiuj ne volas. Ni deziras ke tia efika informado instigu Dormantojn refoje lerni Esperanton.
2005-10-23
■[Prelego] Interreto en Japana Kongreso
Mi havis la prelegon pri Interreto en "Interreta fakkunsido", unu el fakkunsidoj okazigitaj en la 92a Japana Espeanto-Kongreso en la urbo Jokohamo.
Foto: prelegis Morikawa (mi), la 4a persono dedekstre
2004-10-24
■[Prelego] Du teknikaj temoj en Japana Kongreso
Mi havis jenajn du prelegojn en "Esperanto-Universitateto", unu el fakkunsidoj okazigiitaj en la 91a Japana Esperanto-Kongreso en la urbo Inuyama, Gifu-gubernio.
(1) RFID, ĝiaj principoj kaj aplikoj
-> Dokumento-1 (PDF-formato, 910kB)
(2) Radio-Frekvenca interfero; Elektro-Magneta Akordigo
-> Dokumento-2 (PDF-foramto, 310kB)

