Blogo de Morikawa

2007-10-28

[] Prelego en Japana Kongreso

Mi havis la prelegon "Elektronika Aparataro kaj Ekologio" en "Esperanto-Universitateto", unu el fakkunsidoj en la 94a Japana Esperanto-Kongreso] en Gunma.

Vi povas libere elŝuti la PDF-dosieron el la retpaĝo de RH-informilo.

2007-08-17

[] Gastigi Leo kaj Cosima

Mi kaj miaj familianoj gastigis Leo kaj Cosima. Ili tranoktis en mia domo en la 15a kaj la 16a de aŭgusto. Ili certe ĝuis Japanan familiecon.

f:id:kzmorikawa:20070816190431j:image

De maldekstre: Cosima, Leo, Tamaka, Syoko, Taiki, Kotaro

2007-08-04

[] Movada Foiro de la 92a UK

Por la Movada Foiro de la 92a Universala Kongreso okazigita en Jokohamo, mi prezentis la jenajn dokumentojn pri Rondo Harmonia.

f:id:kzmorikawa:20070812154459j:image

2007-04-11

[] Ankaŭ Sakuraj Floroj

Jen estas la foto de sakuroj apud mia laborejo en Kusacu urbo, Ŝiga gubernio.

f:id:kzmorikawa:20070410075243j:image

2007-04-08

[] Sakuraj floroj

Hodiaŭ mi promenadis kun Heihiĉiro proksime de mia hejmo. Sakuraj floroj floras bone ĉie kaj ĉie. Ja bona tempo en la jaro!

f:id:kzmorikawa:20070408164306j:image