Blogo de Morikawa

2007-04-01

kzmorikawa2007-04-01

[] Karigraĵo de mia filino

Mia amata filino Tamaka (13-jara) ekzercadas japanan karigrafadon ĉiusemajne. La desktra estas karigraĵo kiun ŝi skiribis. Ĝi signifas Ridon. La supremaldekstra ruĝa signo estas ŝia subskribo; tiu litero estas "Ta" de Tamaka.

Ni ridu kaj ridu ĉiam.

2006-10-08

[] Du teknikaj temoj en Japana Kongreso

Mi havis jenajn du prelegojn en "Esperanto-Universitateto", unu el fakkunsidoj okazigiitaj en la 93a Japana Esperanto-Kongreso en la urbo Okayama.

(1) Sekuraj markoj sur Elektraj produktoj

-> Dokumento-1 (PDF-formato, 1080kB)

(2) RFID, ĝiaj Principoj kaj Aplikoj

-> Dokumento-2PDF-formato, 810 kB)

Ankaŭ vidu la retpaĝo de RH-informilo.

2006-06-01

[] RH-movado

Notu ke tiu ĉi artikolo estis kontribuiita al la Junia numero en 2006 de la Revuo Orienta, eldonita de Japana Esperanto-Instituto. 


Studentoj aktivis en “Rondo Harmonia”

"Rondo Harmonia (RH)” fondita de studentoj

Kiam Japanio marŝis al “ekonomie granda lando” en 1960aj kaj 1970aj jaroj, japanaj studentoj aktive interesiĝis pri sociaj, politikaj kaj kulturaj temoj. En tia atmosfero “Rondo Harmonia” (RH) estis fondita de studentaj esperantistoj en Kioto en 1966. Ĝi disvastiĝis akirinte novajn membrojn el ordinaraj studentoj kaj fariĝis tutlandskala organizaĵo. Ĝi organizis diversajn agadojn: varb-kampanjoj, kursoj ekster universitatoj, kunsidoj, kunloĝadoj (kelktaga intensiva seminario) kaj ekspozicioj. En 1980 ĝi havis 351 kotiz-pagintojn kaj multajn subtenantojn en ĉ. 40 universitatoj en ĉ. 30 urboj, de suda Kagoŝima ĝis norda Hirosaki.

Lerni teoriojn pri Esperanto

La plej karakteriza de RH-movado estas penso, ke ankaŭ komencantoj lernu teoriojn pri Esperanto: lingvaj problemoj, internacilingva ideo, la ideo de Zamenhof kaj movado de cel-konsciaj esperantistoj. Ekzemple, oni havis kvin-tagan tutlandan studentan kunloĝadon, kie la teoria lernado okupis preskaŭ duonon de la tuta programo. La teoria lernado tre utilis por interesi studentajn komencantojn pri Esperanto kaj ĝia movado. Kiam mi estis komencanto, mi estis malbona lernanto de la angla lingvo kaj mi ne pozitive interesiĝis pri la lernado de Esperanto, sed la teoria lernado instigis min daŭre lerni Esperanton.

Varb-kampanjo nomata "Brigado"

RH tre aktive varbis novajn studentojn; la studentaj membroj organizis multajn varb-kampanjojn nomatajn “Brigado”. Ili iris al aliaj universitatoj en aliaj urboj, varbis novajn membrojn kaj faris Esperantan klubon tie. Ekzemple, volontulaj studentoj en Kioto per sia propra kosto iris al universitatoj en Tokio kaj havis kampanjon por varbi novajn membrojn. Tiu aktiva agado sukcesis fari RH-n landskala organizaĵo. Kiam mi estis studento, ankaŭ mi partoprenis kelkajn kampanjojn, forestinte universitatajn lecionojn.

Kaj nun

Ju pli Japanio fariĝis “ekonomie maturiĝinta lando”, des pli malmulte japanaj studentoj interesiĝis pri kulturaj temoj inkluzive de Esperanto. Malgraŭ multaj penadoj, RH ne plu povis varbi novajn studentojn, sekve RH perdis studentajn membrojn en la komenco de 1990aj jaroj. Nun RH kontaktas ĉ. 400 eks-studentajn membrojn; plejparto el ili tamen estas dormantaj en Esperantujo, ĉar ili estas 40 ĝis 58-jaraĝaj kaj ili laboras en la unua linio de Japana ekonomio. Estas grave veki ilin kiel eble plej frue.

Notu ke du malsupraj figuroj ne estis aperigitaj en la artikolo de La \Revuo Orienta. 

 f:id:kzmorikawa:20060704205159j:image

 Disvastiĝo de Rondo Harmonia

 

 f:id:kzmorikawa:20060704205047j:image

 La 2a kongreso de RH, Kioto, 1975

2006-02-11

[] Kiel informi Dormantojn?

Notu ke tiu ĉi artikolo estis kontriuita al la JJJ-INFOrmilo eldonita en Feb.11


Kiel informi Dormantojn?

Lastajare JEI donis al mi la dankleteron pro mia 30jara membreco, nome mi daŭras diligente pagi membrokotizon de JEI dum 30 jaroj. Iasence tia longdaŭra pagado povas esti tre rara, ĉar homa vivo spertas diversajn: dungiĝo, edziĝo, kreskigo de infanoj, labor-ŝanĝiĝo, malsaniĝo, eksiĝo ktp. Plejparte da homoj povas uzi malmultan tempon por Esperanto en sia vivo kaj ili pagas membrokotizojn por nia movado fojfoje sed ne ĉiujare, kvankam ili pasive subtenas kaj amas nian lingvon.

Nia Rondo Harmonia havas multajn kamaradojn, kiuj tre aktive agadis por nia lingvo en siaj studentaj jaroj kaj tamen ne laboras nun bedaŭrinde. RH havis ĉ. 140 individuajn membrojn antau 20 jaroj kaj ili malmultiĝas je duono nun. Individua membro de RH devas daŭre pagi membrokotizon (3600 enoj) ĉiujare kaj povas ricevi nian organon "La Harmonio". Sed, se li/ŝi ne forgesas pagi kotizon unufoje kaj ŝanĝas sian adreson, tiu tuj fariĝas "Forgesita membro", alinome "Dormanto".

Por informi Dormantojn, ni faras du rimedojn ekde 2003. La unua estas eldoni ret-magazinojn. Ni povas dissendi ilin al retadreso-havantaj dormantoj pere de Interreto. Tio estas relative malmultekosta dank'al Interreto. La dua estas dissendi presitan informilon poŝte al dormantoj, kiuj ne havas ret-adreson. Ĝi estas eldonata nur unu fojon jare, ĉar tio estas multekosta. Ili ambaŭ estas kompreneble senpage sendataj. Ni ne petas Dormantojn pagi membrokotizon. Estas grave demandi Dormantojn ĉu ili volas daŭre ricevi informon pri Esperanto aŭ ne. Ni ne povas informi tiujn, kiuj ne volas. Ni deziras ke tia efika informado instigu Dormantojn refoje lerni Esperanton.

2005-10-23

[] Interreto en Japana Kongreso

Mi havis la prelegon pri Interreto en "Interreta fakkunsido", unu el fakkunsidoj okazigitaj en la 92a Japana Espeanto-Kongreso en la urbo Jokohamo.

f:id:kzmorikawa:20060602202308j:image

  Foto: prelegis Morikawa (mi), la 4a persono dedekstre

-> Dokumento (PDF-formato, 1750kB)