2006-06-01
■[Kontribuo] RH-movado
Notu ke tiu ĉi artikolo estis kontribuiita al la Junia numero en 2006 de la Revuo Orienta, eldonita de Japana Esperanto-Instituto.
Studentoj aktivis en “Rondo Harmonia”
"Rondo Harmonia (RH)” fondita de studentoj
Kiam Japanio marŝis al “ekonomie granda lando” en 1960aj kaj 1970aj jaroj, japanaj studentoj aktive interesiĝis pri sociaj, politikaj kaj kulturaj temoj. En tia atmosfero “Rondo Harmonia” (RH) estis fondita de studentaj esperantistoj en Kioto en 1966. Ĝi disvastiĝis akirinte novajn membrojn el ordinaraj studentoj kaj fariĝis tutlandskala organizaĵo. Ĝi organizis diversajn agadojn: varb-kampanjoj, kursoj ekster universitatoj, kunsidoj, kunloĝadoj (kelktaga intensiva seminario) kaj ekspozicioj. En 1980 ĝi havis 351 kotiz-pagintojn kaj multajn subtenantojn en ĉ. 40 universitatoj en ĉ. 30 urboj, de suda Kagoŝima ĝis norda Hirosaki.
Lerni teoriojn pri Esperanto
La plej karakteriza de RH-movado estas penso, ke ankaŭ komencantoj lernu teoriojn pri Esperanto: lingvaj problemoj, internacilingva ideo, la ideo de Zamenhof kaj movado de cel-konsciaj esperantistoj. Ekzemple, oni havis kvin-tagan tutlandan studentan kunloĝadon, kie la teoria lernado okupis preskaŭ duonon de la tuta programo. La teoria lernado tre utilis por interesi studentajn komencantojn pri Esperanto kaj ĝia movado. Kiam mi estis komencanto, mi estis malbona lernanto de la angla lingvo kaj mi ne pozitive interesiĝis pri la lernado de Esperanto, sed la teoria lernado instigis min daŭre lerni Esperanton.
Varb-kampanjo nomata "Brigado"
RH tre aktive varbis novajn studentojn; la studentaj membroj organizis multajn varb-kampanjojn nomatajn “Brigado”. Ili iris al aliaj universitatoj en aliaj urboj, varbis novajn membrojn kaj faris Esperantan klubon tie. Ekzemple, volontulaj studentoj en Kioto per sia propra kosto iris al universitatoj en Tokio kaj havis kampanjon por varbi novajn membrojn. Tiu aktiva agado sukcesis fari RH-n landskala organizaĵo. Kiam mi estis studento, ankaŭ mi partoprenis kelkajn kampanjojn, forestinte universitatajn lecionojn.
Kaj nun
Ju pli Japanio fariĝis “ekonomie maturiĝinta lando”, des pli malmulte japanaj studentoj interesiĝis pri kulturaj temoj inkluzive de Esperanto. Malgraŭ multaj penadoj, RH ne plu povis varbi novajn studentojn, sekve RH perdis studentajn membrojn en la komenco de 1990aj jaroj. Nun RH kontaktas ĉ. 400 eks-studentajn membrojn; plejparto el ili tamen estas dormantaj en Esperantujo, ĉar ili estas 40 ĝis 58-jaraĝaj kaj ili laboras en la unua linio de Japana ekonomio. Estas grave veki ilin kiel eble plej frue.
Notu ke du malsupraj figuroj ne estis aperigitaj en la artikolo de La \Revuo Orienta.
Disvastiĝo de Rondo Harmonia
La 2a kongreso de RH, Kioto, 1975
- 9 http://d.hatena.ne.jp/keyworddiary/TOKIO?date=20060601
- 4 http://d.hatena.ne.jp/
- 2 http://d.hatena.ne.jp/keyworddiary/TIA?week=20060226
- 2 http://d.hatena.ne.jp/keyworddiary/TIA?week=20060709
- 2 http://d.hatena.ne.jp/ks-morikawa/
- 2 http://email.www.infoseek.co.jp/message.php?fldrname=INBOX.送信フォルダ&select=139&msgid=1&srchfld[]=FROM&srchfld[]=SUBJECT&srchfld[]=TO&page=1
- 1 http://blog-search.yahoo.co.jp/search?fr=top_v2&ei=UTF-8&p=esperanto+lernu
- 1 http://blog-search.yahoo.co.jp/search?p=MORIKAWA&ei=
- 1 http://d.hatena.ne.jp
- 1 http://d.hatena.ne.jp/diarylist


