2008-05-01
■[Kontribuo] Produktaj akcidentoj
Notu ke tiu ĉi artikolo estis kontribuiita al la Maja numero en 2008 de la Revuo Orienta, eldonita de Japana Esperanto-Instituto.
Produktaj akcidentoj vaste informiĝas en Japanio
Japanaj entreprenoj emis kaŝi akcidentojn kaŭzitajn de siaj produktoj ĝis lastatempo. Remomeru diversajn produktajn akcidentojn.
[Unua ekzemplo] La specifaj aŭtomataj boliloj de la entreporeno A havis mekanikan difekton: malkomplena brulado sen moviĝo de ventolilo povis estigi “venenan” karbonan monooksidon. Tiuj akcidentoj mortigis entute 21 homojn dum 20 jaroj. La entrepreno A intencis kaŝi la akcidentojn; tial la amaskomunikoj samtempe kritikis ĝin kaj ĝi perdis sian socian konfidecon en 2005.
[Dua ekzemplo] La entrepreno B pozitive informis pri tiaj akcidentoj kaj penis rekolekti la specifajn uzitajn hejtilojn, eĉ malmultiginte reklamojn pri novaj bone-vendotaj televidiloj en 2005. Tiuj hejtiloj ankaŭ havis difekton ĉe siaj kaŭĉukaj tuboj, kaj karbona monooksido tralikiĝis post longedaŭra uzado. Fakte, ili mortigis du homojn malfeliĉe en 2005. Sed la entrepreno B ne perdas sian socian konfidecon de ĝeneralaj konsumantoj pro siaj informadoj.
[Tria ekzemplo] Paper-dispecigiloj estas ofte uzataj ankaŭ en hejmo por nuligi paperojn havantajn gravajn informojn, precipe por gardi individuajn informojn. Malfeliĉaj akcidentoj estis raportitaj en 2006: malgrandaj infanoj perdis siajn ĉarmajn fingrojn enmetinte ilin en dispecigilojn, kies tranĉilo senkompate tranĉis ilin.
Post tiaj akcidentoj, la Ministerio pri Ekonomio, Komerco kaj Industrio (MEKI) finfine amendis la leĝon pri sekureco de konsumataj produktoj en 2007. Tiu ĉi amendo devigas entreprenojn raporti gravajn akcidentojn kaŭzitajn de siaj produktoj por konsumantoj. La Nacia Institucio pri Teknokologio kaj Elvalorigo (NITE), organizo rilata al MEKI, kolektas akcidentajn raportojn el entreprenoj, konsumantoj kaj publikaj oficejoj. Kvanto de kolektitaj raportoj en NITE pli kaj pli multiĝis: 2,721 en 2004, 2,952 en 2005 kaj 4,084en 2006. Oni antaŭsupozas ke raportoj pri akcidentoj en 2007 superos 10,000, ĉar la amendita leĝo akcelis entreprenajn raportadojn.
Oni povas facile legi akcidentajn raportojn el la japanlingva retejo “www.nite.go.jp”.
「日本で製品事故情報が広く通知」
給湯器、暖房機、シュレッダー等の製品事故が相次いだため、2007年に消費生活用製品安全法が改正され、重大事故の報告が義務付けられた。2007年度の件数は1万件を超えると予想されている。
2008-02-01
■[Kontribuo] Senkontakta karto
Notu ke tiu ĉi artikolo estis kontribuiita al la Februara numero en 2008 de la Revuo Orienta, eldonita de Japana Esperanto-Instituto.
Senkontaktaj Kartoj furoras en Japanio
Ĉiutage milionoj da pasaĝeroj pasas tra aŭtomata bilet-kontrola maŝino por uzi trafikilon en kaj ĉirkaŭ Tokio. Multaj pasaĝeroj pasas tra la maŝino nur tuŝinte per sia karto ĝian certan ebenan parton. Kiamaniere ili povas pasi tra la maŝino? Tiu ĉi karto enhavas senkontaktan komunikeblecon nomatan SUICA (Supera Urba Inteligenta Karto), aŭ PASMO. La ebena parto estas Legilo/Skribilo por legi kaj skribi datumojn el/en tiu karto. Nome la maŝino kapablas kontroli pasaĝeran karton senkontakte, ĉu ĝi estas ĝusta aŭ ne. Nun estas uzataj ĉirkaŭ 30 milionoj da senkontaktaj kartoj, kaj tiaj kartoj pli kaj pli disvastiĝas tra la tuta Japanio. Ĝi estas uzata ankaŭ kiel elektronika mono. Oni povas aĉeti ion en vendejo uzante ĝin eĉ sen mono.
La senkontakta karto ne havas en si propran energi-fonton kiel baterion. Kiamaniere ĝi kaptas energion? La legilo sendas energion al ĝi senkontakte. Ĝi konsistas el nur du elektronikaj pecoj: Antena boneno kaj ICo (Integra Cirkvito). La ICo inkluzivas elektronikan cirkvitaron de malmoduligo/moduligo por signalo, logiko, kaj ne-volatila memorigilo, kiu konservas datumojn sen baterio. La legilo radias alternan magnetan kampon kun la frekvenco de 13.56 MHz. Tuj kiam ĝi proksimiĝas al la legilo, elektra tensio estiĝas en ĝia bobeno laŭ la fenomeno de elektro-magneta indukto, kiun karaj legantoj certe lernis kiel principon de Elektra produkto en scienca leciono de meza lernejo. Akirinte elektron, la ICo interŝanĝas datumojn kun la legilo. Ideo pri la senkontakta karto supozeble naskiĝis en 1940-aj jaroj, sed ĝi ne efektiviĝis longe. Lastatempa revolucia progreso de ICa tekniko efektivigis ĝin.
Kio estas futura problemo por la senkontakta karto en Japanio? Internacie troviĝas la komuna komuniko-metodo por senkontakta karto. Tiu ĉi internacia karto estos uzata kiel pasporto kaj internacia aŭtista licenco ktp. En Japanio oni ofte uzas karton nomatan FeliCa, produktita de unu entrepreno. Ĝi estas aplikata kiel divers-specaj kartoj: SUICA, ICOCA, Edy kaj aliaj. Ĝi estas uzata nur en Japanio kaj Honkongo, sed ne internacie. Tio povas esti ja futura problemo pri internacia uzado de la kumuna senkontakta karto.
Notu ke la malsupra figuro ne estis aperigita en la artikolo de La Revuo Orienta.
Fizika principo de "Senkontakta karto"
「非接触カードが日本で流行」
JR等の交通機関や電子マネーで非接触カードが3000万枚以上発行。その動作原理。将来の課題は、日本の交信方式が国際共通ではないこと。
2007-08-04
■[Kontribuo] Movada Foiro de la 92a UK
Por la Movada Foiro de la 92a Universala Kongreso okazigita en Jokohamo, mi prezentis la jenajn dokumentojn pri Rondo Harmonia.
- Afiŝoj pri la RH-movado -> PDF(1,280kB)
- Broŝuro enhavanta kvar prelegojn de Esperanto-Universitateto -> PDF(1,393kB)
2006-06-01
■[Kontribuo] RH-movado
Notu ke tiu ĉi artikolo estis kontribuiita al la Junia numero en 2006 de la Revuo Orienta, eldonita de Japana Esperanto-Instituto.
Studentoj aktivis en “Rondo Harmonia”
"Rondo Harmonia (RH)” fondita de studentoj
Kiam Japanio marŝis al “ekonomie granda lando” en 1960aj kaj 1970aj jaroj, japanaj studentoj aktive interesiĝis pri sociaj, politikaj kaj kulturaj temoj. En tia atmosfero “Rondo Harmonia” (RH) estis fondita de studentaj esperantistoj en Kioto en 1966. Ĝi disvastiĝis akirinte novajn membrojn el ordinaraj studentoj kaj fariĝis tutlandskala organizaĵo. Ĝi organizis diversajn agadojn: varb-kampanjoj, kursoj ekster universitatoj, kunsidoj, kunloĝadoj (kelktaga intensiva seminario) kaj ekspozicioj. En 1980 ĝi havis 351 kotiz-pagintojn kaj multajn subtenantojn en ĉ. 40 universitatoj en ĉ. 30 urboj, de suda Kagoŝima ĝis norda Hirosaki.
La plej karakteriza de RH-movado estas penso, ke ankaŭ komencantoj lernu teoriojn pri Esperanto: lingvaj problemoj, internacilingva ideo, la ideo de Zamenhof kaj movado de cel-konsciaj esperantistoj. Ekzemple, oni havis kvin-tagan tutlandan studentan kunloĝadon, kie la teoria lernado okupis preskaŭ duonon de la tuta programo. La teoria lernado tre utilis por interesi studentajn komencantojn pri Esperanto kaj ĝia movado. Kiam mi estis komencanto, mi estis malbona lernanto de la angla lingvo kaj mi ne pozitive interesiĝis pri la lernado de Esperanto, sed la teoria lernado instigis min daŭre lerni Esperanton.
Varb-kampanjo nomata "Brigado"
RH tre aktive varbis novajn studentojn; la studentaj membroj organizis multajn varb-kampanjojn nomatajn “Brigado”. Ili iris al aliaj universitatoj en aliaj urboj, varbis novajn membrojn kaj faris Esperantan klubon tie. Ekzemple, volontulaj studentoj en Kioto per sia propra kosto iris al universitatoj en Tokio kaj havis kampanjon por varbi novajn membrojn. Tiu aktiva agado sukcesis fari RH-n landskala organizaĵo. Kiam mi estis studento, ankaŭ mi partoprenis kelkajn kampanjojn, forestinte universitatajn lecionojn.
Kaj nun
Ju pli Japanio fariĝis “ekonomie maturiĝinta lando”, des pli malmulte japanaj studentoj interesiĝis pri kulturaj temoj inkluzive de Esperanto. Malgraŭ multaj penadoj, RH ne plu povis varbi novajn studentojn, sekve RH perdis studentajn membrojn en la komenco de 1990aj jaroj. Nun RH kontaktas ĉ. 400 eks-studentajn membrojn; plejparto el ili tamen estas dormantaj en Esperantujo, ĉar ili estas 40 ĝis 58-jaraĝaj kaj ili laboras en la unua linio de Japana ekonomio. Estas grave veki ilin kiel eble plej frue.
Notu ke du malsupraj figuroj ne estis aperigitaj en la artikolo de La \Revuo Orienta.
Disvastiĝo de Rondo Harmonia
La 2a kongreso de RH, Kioto, 1975
2006-02-11
■[Kontribuo] Kiel informi Dormantojn?
Notu ke tiu ĉi artikolo estis kontriuita al la JJJ-INFOrmilo eldonita en Feb.11
Kiel informi Dormantojn?
Lastajare JEI donis al mi la dankleteron pro mia 30jara membreco, nome mi daŭras diligente pagi membrokotizon de JEI dum 30 jaroj. Iasence tia longdaŭra pagado povas esti tre rara, ĉar homa vivo spertas diversajn: dungiĝo, edziĝo, kreskigo de infanoj, labor-ŝanĝiĝo, malsaniĝo, eksiĝo ktp. Plejparte da homoj povas uzi malmultan tempon por Esperanto en sia vivo kaj ili pagas membrokotizojn por nia movado fojfoje sed ne ĉiujare, kvankam ili pasive subtenas kaj amas nian lingvon.
Nia Rondo Harmonia havas multajn kamaradojn, kiuj tre aktive agadis por nia lingvo en siaj studentaj jaroj kaj tamen ne laboras nun bedaŭrinde. RH havis ĉ. 140 individuajn membrojn antau 20 jaroj kaj ili malmultiĝas je duono nun. Individua membro de RH devas daŭre pagi membrokotizon (3600 enoj) ĉiujare kaj povas ricevi nian organon "La Harmonio". Sed, se li/ŝi ne forgesas pagi kotizon unufoje kaj ŝanĝas sian adreson, tiu tuj fariĝas "Forgesita membro", alinome "Dormanto".
Por informi Dormantojn, ni faras du rimedojn ekde 2003. La unua estas eldoni ret-magazinojn. Ni povas dissendi ilin al retadreso-havantaj dormantoj pere de Interreto. Tio estas relative malmultekosta dank'al Interreto. La dua estas dissendi presitan informilon poŝte al dormantoj, kiuj ne havas ret-adreson. Ĝi estas eldonata nur unu fojon jare, ĉar tio estas multekosta. Ili ambaŭ estas kompreneble senpage sendataj. Ni ne petas Dormantojn pagi membrokotizon. Estas grave demandi Dormantojn ĉu ili volas daŭre ricevi informon pri Esperanto aŭ ne. Ni ne povas informi tiujn, kiuj ne volas. Ni deziras ke tia efika informado instigu Dormantojn refoje lerni Esperanton.




