Vojaĝo al KOBE kaj AŬAĴI

Ni gratulante la finon de lernejo de nia filino vojagxis al KOBE.
Antauxe mi mendis lu-auxton kaj hotelon.
Ni veturis al marborda zoo kaj gxojis tie. Sekve, ni veturis al iom granda bona hotelo marborda, kaj ni gxuis bongustajn mangxajxojn.
En la sekva tago ni veturis al AUxAJxI-Insulo, kaj vizitis al HANASAJxIKI (flora gxardenego subcxilea). La sezono estas tro frua por floroj, sed tie flavaj floroj de kolzo estis plena brile. Mi sentigxis tre felicxe, cxar la vetero estas bona, kaj mi estas kun edzino kaj filino.
Laux postulo de mia edzino ni vizitis al ROKKO-AIRANDO (arte konstruita insulo) kaj vizitis vendejojn.


Ni revenis veture, kaj mia edzino postulis al mi, ke mi elauxtigu sxin cxe supermerkato. Kaj sxi diris, ke sxi volas acxeti kaj vespermangxi sola. Cxar sxi sxajnis iom stranga de antaux kelkaj horoj, mi lasis sxin.
Mi kaj mia filino acxetinte bezonajxojn revenis hejmen. Kaj tuj poste mi veturis redoni auxton. Mi povas redoni auxton nur tri minutojn antaux la redona limtempo.



Mi revenis hejmen. Post baldaux mia edzino revenis. Kaj sxi diris, "Estis pli bone, ke mi ne vojagxus kun vi (mi kaj mia filino). Mi nenion gxojis, cxio neniam estis agrable, la tempon malsxparis mi tute vane. Mi neniam vojagxos familie. Sekvan vojagxon okazigu nur vi kaj filino".


Mi kaj mia filino tute miris sxian vorton kaj mi forte sentis kolerecon. Sed (ankaux) sxi estis tute kolera. Sxi diris krie diversajn kialojn (bagatelajn). Sxia mensmalsano malgxojiigas kaj kolerigas sxin...
Mia energio kaj gxojo tute malsxvelis. Bona sperto en cxi-tagoj fine subite vanigxis.