ビクトル・ハラの拷問死 1973


2016-Junio-27

Ĉilia eks-armea oficiro, oni trovis sur li la respondecon pri la morot de kantisto Victor Jara en 1973.

de Dan Whtcomb
Ĉilia kantisto Victor Jara, kiu estis torturita kaj mortis dum la milita diktatoreco de [generalo Augusto Pinochet], vidiĝas en ĉi  tiu sendata dosiera bildo.



    Armea leŭtenanto sub malfrua ĉilia potenculo Augusto Pinochet estis trovita je respondeco de Florida ĵuriano lunde (la 27an de junio) por la 1973 torturo kaj mortigo de populara folklora kantisto Victor Jara (Ĥara), kaj li estis ordonita pagi 28 milionojn da doraloj kontraŭ damaĝoj, mandatuloj por la viktima familio diris.
    La ĵurianaro de federala civila tribunalo en Orlando trovis, ke Pedro Pablo Barrientos Nunez estis respondeca pri la torturo kaj ekzekuto de Jara en la tagoj post ke Pinochet renversis maldekstreman prezidanton Salvador Allende.
    Serĉi justecon por morto de Victor estis longa vojo.
Liaj kantoj daŭre estas kantataj ankoraŭ nun, kaj inspiradas ankaŭ artistojn kaj tiujn kiuj serĉadas socian justecon, 88 aĝa maljuna patrino de Jara, Joan Jara, diris en skribita deklaro post la verdikto.
    Por Victor, arto kaj socia justeco estis unu kaj la sama.
Hodiaŭ ekzistas justeco por Victor morto, kaj por la miloj da familioj en Ĉilio, kiu serĉaadas la veron, Joan Jara diris.
    Laŭ dokumentoj de ĉilia tribunalo, Victor Jara estis pafite mortigita fare de soldatoj en Ĉilia Estadio Nacional, kiu servis kiel granda arestejo kaj tortura centro en la fruaj tagoj de la milita registaro.
    Jara inspiris tiajn artistojn kiel Bruce Springsteen, la Clash kaj U2 kaj lia morto baldaŭ iĝis potenca simbolo de la eraa brutaleco.
Laŭ Pinochet regado, kiu daŭris ĝis 1990, laŭtaksaj 3,200 homoj estis mortigitaj kaj 28,000 turmentitaj de la stato.
    En 2013, la Centro por Justeco kaj Respondeco (CJR), organizo dediĉita al malhelpado de severa minaco de homaj rajtoj, ekprocesis al civila kostumo kontraŭ Barrientos, kiu nun vivas en Deltona, Florido, nome de vidvino Jara kaj filinoj.
    Tio estas la unua proceso serĉanta respondecon pri la morto de Victor Jara.
La verdikto en tiu kazo montras alian gravan paŝon por kompreni tion, kio okazis en Ĉili-Stadiumo en la unuaj tagoj post la 1973-jara puĉo, Kathy Roberts, la jurkonsilanto de centro, diris en skribita komunikaĵo.
     Advokato Luis Calderon, kiu estis komisiita de Barrientos ĉ la juĝo, rifuzis komenti pri la verdikto per reprezentantino ĉe sia Orlando oficejo.
     (Raportita de Donas Whitcomb; Redaktaita de Mary Milliken)

http://www.reuters.com/article/us-usa-chile-jara-idUSKCN0ZD2XI

Kaj