ココロ KOKORO

鏡音リン】 ココロ 【オリジナル曲】
Kagamine Rin : KOKORO : Originala Kanto
2008/03/03

Toraboruta (トラボルタ) komponis kaj verkis por Kagamine Rin.
Rin kantas la rakonton, ke roboto akiras koron.
Post nelonge kiam mi ekkonis VOCALOID-on, mi konis tiun cxi kanton.
Mi pensis, ke tia rakonto multe estas.
Tamen, la muziko allogis min kaj involvis min en la rakonton.
'KOKORO' signifas 'koro'n.
Toraboruta skribis en sia blogo,
ke la sciencisto planis la sistemon nomitan 'KOKORO-SYSTEM'.
Tamen gxi finfine ne estis perfektigita.
Tiu cxi kanto estas tia rakonto.


~~~~~~~~~~
teksto : Toraboruta (トラボルタ)


Soleca sciencisto faris roboton.
Oni povis taksi gxin ecx 'mirakla'.


Sed, ankoraux mankas... nur unu...
Gxi estas la programo 'kokoro'


Pasis kelkcent jaroj.
La mirakla roboto estis lasita sola.
Tiu esperas :


"Mi volas kompreni tiun,
kiun tiu penis
gxis la fino de sia vivo
havigi min...
'KOKORO'




Nun ekmovigxis akcele la miraklo.
Ial larmo ne cxesas...
Kial mi tremigxas? Akcelas korbatoj.
Cxu tiu cxi estas 'KOKORO', kiun mi deziris?


Mistera, Kokoro, Kokoro, Mistera,
Mi ekkomprenis 'gxojon'
Mistera, Kokoro, Kokoro, Mistera,
Mi ekkomprenis 'malgxojon'
Mistera, Kokoro, Kokoro, Senlima,
Kiel profunde gxi tremas min...


Nun mi iom rimarkis la kialon de mia naskigxo.
Sola vivi, tio estas homsopire.
Jes, en tiu tago, tiam, tra tuta momoro
'KOKORO' estas, kaj elfluigxas.


Nun mi povas diri veran vorton.
Mi dedicxas al vi.


Dankon...
por ke vi naskis min en la mondon.


Dankon...
por ke vi pasigis tempon kun mi.


Dankon...
por cxio, kion vi donis al mi.


Dankon...
Mi kantos por eterne.


......


Gxuste tio estis miraklo.
La roboto, kiu akiris 'KOKORO-n' estis kantanta.
Tiu kantis tutan koron.


Tamen, la miraklo dauxris nur momente.


La 'KOKORO' estis tro granda por tiu.
Ne elteninte la masxino rompigxis,
kaj neniam ekmovis.


Sed ties mieno estis plenita de rido.
Tiu vidigxis kiel angxelo.


___________
Aliaj muzikoj de Toraboruta (トラボルタ)
よつばのクローバー Kvarfolia Trifolio
頑張ろうよ Mi Kuragxu
少年銀河 Knabogalaksio
トエト Toeto