Novaj VOCALOID-oj de Crypton

Lastatempe publikigxis informoj de novaj VOCALOID-oj. De Crypton Future Media, 4. De AHS, 3. Jen estas ekzemploj de Crypton-VOCALOID-oj. Ambaux vocxoj estis prenitaj de unu knabino, kiu estas trajnata pri Musical.


La unua, knabina vocxo.
VOCALOID2「Project if...」/崖の上のポニョ
Nova VOCALOID 'Project if...' / Ponyo sur Klifo
2009/10/26

Sursxutita de Crypton mem sur YouTube. Kanto estas tema kanto de animacioa kino 'Ponyo sur Klifo' (崖の上のポニョ), regxisorita de Miyazaki Hayao (宮崎駿), publikigita en 2008.


La dua, virknaba vocxo.
ボーカロイド「Project if...」 デモソング 少年声
Nova VOCALOID 'Project if...' Demosong Virknaba Vocxo
2009/11/13

Sursxutita de iu sur Nico Nico Douga. mp3 estas en la blogo de Crypton. Kanton verkis kaj komponis Toraboruta. Ne nur tio, sed, laux la blogo de Crypton, tiu koncernas ankaux al desegnoj de 'one point-accessory' ktp de novaj VOCALOID-oj.


Hodiaux, 15a de novembro 2009, okazis VOCALOID-evento, THE VOC@LOiD M@STER 10 en Ikebukuro, Tokyo. Tie mi hazarde renkontigxis kun s-ro Toraboruta mem kaj nur iomete interparolis. Li diris, ke perfektan version de tiu cxi kanto li poste faros, kaj volas enregistri gxin en la novan albuman KD-n. Mi antauxjgxuante atendos.


Pri aliaj Crypton-VOCALOID-oj kaj AHS-VOCALOID-oj, mi poste raportos.

PASSIONAIRE

MEIKO】PASSIONAIRE(オリジナル曲)
MEIKO : PASSIONAIRE (Originala kanto)
2008/01/08

yanagiさんがMEIKOで作ったラテンぽい曲。
歌い回し、特にスキャットがすごくかっこいいです。
MEIKO姉さんの踊りが可愛く、歌との対比が絶妙。
yanagi komponis kaj verkis por MEIKO. Iom Latinema.
Kantado, precipe skatkantado estas tre sxika.
Kontrauxe danco de MEIKO estas cxarmega.


~~~~~~
teksto : yanagi


Cxi-nokte fervore CARNIVAL
Bolantan korpon bruligas pasia RHYTHM, nu
Ni dancu ekstaze
Elfruas koro varmege interfandigxe DANCING-NIGHT!


Kun sunsubiro rugxa, sonorigxas bato de CONGA
Al la strando kun torcxaj fajroj la luno estis invitita
Unuflanke mi amas kasxe
Nu, komencigxas mistera, alloga festo. Cxi-nokte WONDERLAND
Sxvitoj dissxprucas, koro sxanceligas


Min alloginta tiu junulino vidigas SUNNY-SMILE
kun dolcxa flavo
Mi kuragxigas min, nu, iru SING & DANCE
Koro apenaux rompigxante batas, krias


Ekbrulu amo a-yah-yah
Fandu varmegan koron en hastan BEAT-on
Nu, forjxetu afektan maskon
En portempa songxo, kolektigxu, turnigxu al stelplena cxielo
Cxi-nokte fervore CARNIVAL
Bolantan korpon bruligas pasia RHYTHM, nu
Ni dancu ekstaze
Elfruas koro varmege interfandigxe DANCING-NIGHT!


Interfingrante, kuras SENSATION
Vangoj maldense rugxigxas
Cerbumante nenion, akcelas HIGH-TENSION
Kanti elkore


Ekbrulu amo a-yah-yah
Fandu varmegan koron en hastan BEAT-on
Nu, forjxetu afektan maskon
En portempa songxo, kolektigxu, turnigxu al stelplena cxielo
Cxi-nokte fervore CARNIVAL
Bolantan korpon bruligas pasia RHYTHM, nu
Ni dancu ekstaze
Elfruas koro varmege interfandigxe DANCING-NIGHT!

                • -

Aliaj muzikoj de yanagi
千年の独奏歌 Solo-Kanto de Miljaroj