MUZIKISTOJ, P

Tiuj, kiuj faras muzikojn, aux paroladojn per VOCALOID [vouxkalojd], estas cxefe amatoraj muzikistoj. Sed kelkaj profesiuloj estas. Ankaux profesiuloj senpage alsxutas siajn videojn kaj estas traktataj egale. Jam kelkaj amatoraj muzikistoj, kaptinte popularecon, ekagadis kiel profesiuloj.


Spektantoj ofte nomas ilin '~~P' (P prononcigxas [pii]). P estas mallongigo de 'producer'. Tiu kutimo devenis de komputila ludo THE IDOLM@STER. En Nico Nico Douga, estas multaj videoj de tiu cxi ludo. Por rekoni tion, ke kiu video apartenas al kiu alsxutinto, oni aldonis al videoj 'tag'-on de nomo de alsxutinto. (Pri 'tag', mi poste klarigos en alia artikolo.) Tia kutimo radikigxis en Nico Nico Douga. Alsxutantoj de THE IDOLM@STER nomas sin mem ~~P. (Aux povas esti la okazoj, same kiel VOCALOID, ke spektantoj nomas alsxutintojn ~~P? Pri tio mi ne certas.)


Tio influis al VOCALOID, kaj aliforme radikigxis.


Oni diras, ke la unua P-nomo estis OnecupP (ワンカップP). Pri tiu, vidu la artikolon pri MEIKO. Tiun nomis spektantoj per 'tag' en ties videoj. Post tio iom post iom radikigxis tia kutimo. Tial pri VOCALOID, P-nomon nomas ne alsxutantoj mem, sed spektantoj.


Interalie multe estas tiuj, kiuj ne havas P-nomon, kaj nomigxas dekomence ne kun P.


Nun, 'P' unulitere signifas ankaux VOCALOID-uzanton.


Interalie, en videoj, komiksoj k.a. VOCALOID-oj vokas siajn uzantojn 'mastro' (マスター [mastaa], master). Mi ne konas, de kio kaj de kiam tiu moro aperis. En THE IDOLM@STER, kantistoj ne vokas siajn P-ojn 'mastro', sed 'producer' k.a.


Manipulado de VOCALOID estas japane '調教' [cxookjoo], '調声' [cxoosei] aux [cxoosee], '督唱' [tok(u)sxoo] ktp. Antauxe oni ofte diris '調教', sed tiu cxi signifas 'dresi'. Tiuj, kiuj pensas 'VOCALOID ne estas besto', ofte uzas '調声'-on (ordigi vocxon) ktp. '督唱' (gvidi kantadon) estas farita kaj uzata de NanameueP (斜め上P).

THE IDOLM@STER

THE IDOLM@STERアイドルマスター [aidorumas(u)taa], mallongige アイマス [aimasu]) estas 'simulation game' vendita de NAMCO BANDAI Games Inc.
Oficiala Retejo


Ludantoj elektas knabino(j)n kaj kreskas tiu(j)n al 'idol'-kantistino(j). 'Idol' (アイドル [aidoru]) ne estas idolo, sed signifas junajn, cxarmajn kaj popularajn kantistojn, aktorojn ktp. En THE IDOLM@STER, ludantoj interparolante, kondukas knabinojn, kaj krome faras diversajxojn por kreskigi ilin. Nome, ludanto estas produktoro, kvankam en ties laboroj multe estas tiaj, kiajn reala produktoro ne faras. En ludo, sur ekrano nomo de ludanto montrigxas (nomo)P.


Iliajn parolojn ludas vocxaktorinoj. Ankaux s-ino Shimoda Asami, kiu proponis vocxon al Kagamine Rin kaj Len, estas unu el ili. Jen estas klariga video.
初心者のためのニコマス講座その1(基本編)
2007/11/24


Post apero de Nico Nico Douga (decembro, 2006), ludantoj ekalsxutis videojn de THE IDOLM@STER.
アイドルマスター Perfume パーフェクトスター・パーフェクトスタイル PV風
fare de WakamuraP (わかむらP), 2007/08/21

アイドルマスター 春香 千早 亜美 - スキ (SUPER LIVE EDITION)
fare de ShiinaP (しーなP) kaj WakamuraP (わかむらP), 2009/03/22

Ambaux videojn alsxutintoj faris el multaj pecoj de ludo mem. Oni uzas la kantojn ne nur de IDOLM@STER, sed ankaux de aliaj. Krom danco kaj kanto, estas deiversaj videoj. Ties kvalito iom post iom altigxis. Por rekoni tion, ke kiu video apartenas al kiu 'produktoro', oni aldonas 'tag'-on al videoj.